Hisante la flagon en Iwo Jima

Statuo honore al la evento en la Memorejo de la Usonaj Marsoldatoj Arlington.

Hisante la flagon en Iwo Jima estas historia foto prenita la 23-an de februaro 1945, fare de Joe Rosenthal. Ĝi prezentas kvin usonajn marsoldatojn hisante la flagon de Usono sur la Monto Suribaĉo dum la Batalo de Iwo Jima en la Dua Mondmilito.

La foto estis ege populara, represita en miloj da publikaĵoj. Poste, iĝis la nura foto gajninta la Premion Pulitzer por Fotado en la sama jaro kiel ĝia publikigo, kaj estis konsiderita en Usono kiel unu el la plej signifaj kaj rekoneblaj bildoj de la milito, kaj eventuale la plej reproduktita foto de ĉiuj epokoj.

De la ses viroj prezentitaj en la bildo, tri (Franklin Sousley, Harlon Block, kaj Michael Strank) estis mortigitaj dum la batalo. La tri postvivantoj (John Bradley, Rene Gagnon, kaj Ira Hayes) iĝis famuloj pro ilia identigo en la foto. La bildo poste estis uzita de Felix de Weldon por skulpti la Militmonumenton, situanta najbare al Arlingtona nacia tombejo tuj ekster Vaŝingtono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search